Bonvenon al mia pagxo

Faustino Castaño

Mi nomigxas Faustino Castaño kaj logxas en Hxihxono, Asturio, Hispanio. Mi komencis lerni Esperanton auxtune de la jaro 1975 kaj de tiam mi estas membro kaj aktivulo de Astura Esperanta Asocio. Nun mi rolas kiel sekretario de tiu E-rondo kaj gvidis/as E-kursojn cxe gxi.

Mi prizorgas la ret-pagxon de tiu E-Asocio, kies ret-adreso estas: http://carleos.epv.uniovi.es/~faustino/ kaj okupigxas ankaux pri la ellaborado de la presorgano de la E-Asocio, t. e. la revuo HELECO, kiu povas esti vidita en la menciita ret-pagxo.

En la filologia tereno, mi interesigxas ankau pri la hebrea lingvo, kaj estas lernanta gxin.

Mi ankaux estas membro de HEF (Hispana Esperanto-Federacio) kaj de KEK (Komunista Esperantista Kolektivo).

Mi sxatas studi historion kaj interesigxas ankaux pri politikaj kaj religiaj temoj.